Direktivo pri sekureco: pretas la propono

HeKo 827 2-C, 28 nov 23

Ĉe la Esperanta Civito laborgrupo el parlamentanoj kiuj membras en Feminisma Esperanta Movado kaj Itala Interlingvistika Centro finis la preparon de direktivopropono pri sekureco, baldaŭ liverota al la Konsulo, por ke li alvoku la paktintajn establojn al Forumokonsulto. La direktivo koncernas la sekurecon en publikaj aranĝoj (kun)organizataj de paktinto.

KCE inaŭguros monatan legorondon en Neŭŝatelo

HeKo 826 9-B, 25 nov 23

La esperanta kulturo ekspansias en la neŭŝatela respubliko ankaŭ danke al monata legorondo organizata de Kultura Centro Esperantista en la kantona ĉefurbo. En Neŭŝatelo nenio okazas de pluraj jaroj, kvankam iam ekzistis tie aktiva klubo. Lasta aktiveco okazis kunlabore kun Bibliomonde, multlingva publika biblioteko mastrumata de volontuloj en urbocentra palaco.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.