Internaciaj Floraj Ludoj - ĉu resurektontaj?
Post longa interesa prelego pri la historio de Internaciaj Floraj Ludoj (IFL), kiu speciale prilumis la unuan kaj la lastan jardekojn de la fama literatura konkurso, prof. Giorgio Silfer malfermis debaton pri la demando: ĉu revivigeblaj? Partoprenis pluraj ĉeestantoj en NAKSE, interalie ĉiuj katalunoj (nur 10% de la NAKSE-anoj).