Katastrofa tempesto mutilas sed ne haltigas KEFon
Tempesto neniam spertita dum preskaŭ jarcento agresis Ĉaŭdefonon hodiaŭ. La forto de la vento komplete detruis tutan arbaron kaj senfirstigis centojn da domoj. Trajnoj kaj busoj ne plu trafikas, stratoj estas baritaj de falintaj arboj aŭ gruoj. Fine oni statistikis unu mortinton kaj kvardek vunditojn.