La Senato kompletigis la rezolucion pri Ukrajno
La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Loklo la 29an de julio 2023,
KONFIRMINTE la rezolucion unuanime aprobitan per la senatokonsulto de la 16a de marto 2022;
La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Loklo la 29an de julio 2023,
KONFIRMINTE la rezolucion unuanime aprobitan per la senatokonsulto de la 16a de marto 2022;
Hodiaŭ estas la naskiĝtago de sen. Marie-France Conde Rey, emerita Konsulino: ĝi koincidas kun ŝia festo de mil kaj unu lunoj. En la okazo ŝi anoncas sian retiriĝon el diversaj oficoj, pro grava malsano kiu malhelpas ŝin moviĝi de la rezidurbo, ĝis la vivofino.
En Torino dum la Universala Kongreso (sukcese organizita de Itala Esperanto-Federacio) oni alprenis interesajn decidojn aŭ anoncis rimarkindajn klarigojn.
C-ano Koffi Gbeglo ĵus publike deklaris en la SAT-diskutlisto: “Mi venis al Esperanto pere de la belgo Germain PIRLOT, kiu invitis min al la kurso tiam gvidata de Hans BAKKER. Kun tiu ĉi mi pasigis mian tutan vivon esperantistan ĝis li mortis en januaro 2015. Kion mi lernis de Hans BAKKER?”
Parlamentanoj kaj elektantoj de la Verda Listo kunsidis en Ĉaŭdefono post telematika retumado la 29an de julio 2023. La kunveno fokusis pri la programo por la elektoj de 2024, tuŝante ankaŭ la demandon pri la ĉefkandidatoj. Estis ekzamenataj tri dokumentoj: geopolitika, financa kaj pri la evoluo de Esperantio.
La numero 324 (aŭgusto 2023) de “Literatura Foiro” survojas al la abonantaro. La ĉi-jaraj plenkoloraj kovropaĝoj, sub la grafika zorgo de Gabor Deak, trairas la diversajn anoncafiŝojn pri la esperanto-kongresoj kun kultura signifo; nun estas la vico de la Internaciaj Literaturaj Forumoj de LF-koop, pritraktitaj de Giorgio Silfer en sia kvarpaĝa eseo.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo serĉas novan (ĉef)redaktoron por sia revuo “Kontakto”, kiu tamen jure apartenas al la Universala. Malgraŭ tiu proprieto, TEJO mem kovras la ĉiujaran deficiton de la periodaĵo, kiu kostas la duoblon de sia enspezado.
Kajto fermis la 12an Kulturan Esperanto-Festivalon en Ĉaŭdefono per sukcesa koncerto, dum kiu interalie premieris ilia lasta kompakta disko, titolita “Sen timo”. La duo el frisa deveno endiskigis originalan muzikon de Nanne Kalma, plej ofte inspiritan de poemoj el aŭtoroj klasikaj (kiel Edmond Privat) kaj nuntempaj (kiel Ewa Barbara Grochowska).
Unuafoje la Senato de la Esperanta Civito aplikis la artikolon 19 de Lex Valeria (pri la familia juro): “La Konsulo rajtas proponi, kaj la Senato aprobas, la honoran civitanecon al forpasinta esperantisto kies aktiveco simbole plej kongruas kun la konstituciaj celoj de la Esperanta Civito.
Hodiaŭ la Forumo de la Esperanta Civito elektis en Loklo la arbitracian instancon por 2024-2025. Du kandidatoj ricevis plej multe da voĉoj: Tiziana Rogora kaj Stanley Keable; por la unua temas pri konfirmo, dum c-ano Keable eniras la Kortumon por la unua fojo.
La Asembleo de Esperanta PEN-Centro havis sian ordinaran kunsidon hodiaŭ en Ĉaŭdefono, okaze de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo, sub la tagprezido de Mikaelo Bronŝtejn. Protokolis Miroslava Kirova, sekretario-kasisto (statute la oficon povas plenumi ne PEN-ano), dum prezidanto Georgi Mihalkov senkulpiĝis pro misfarto.
La civitaj aŭtoritatoj de Ĉaŭdefono nuligis kaj la aranĝojn okaze de la nacia festotago (1a de aŭgusto) kaj la faman kermeson “Plage de Six Pompes”. Neniu kultura evento okazas dum ĉi tiuj tagoj en la urbo, escepte de Kultura Esperanto-Festivalo, kiu plenumis sian duan tagon, arigante gravajn artistojn de Esperantio.