Debeta amnestio en Afriko pro la jubileo de la Pakto
Okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto la Civita “banko” nuligis ĉiujn ŝuldojn de afrikanoj pro mikrokreditoj, krom du. La ŝuldoj plejparte devenis el la aĉeto de libroj, kiujn ne ĉiuj partoprenintoj en Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj (AfrES) pagis komplete al la koncerna konto en burundia bankofilio.