januaro 2010

Razgrada programo 2010

HeKo 419 6-B, 20 jan 10

Jen la programo de la aranĝoj en 2010, organizitaj de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrad (Bulgario)

20 januaro: “Ni parolas pri libereco de nia urbo” (prelegas Viktor Penkov)
11 februaro: Pri la naturkuracado (prelegas D. Vladeva)
25 februaro: Jarkunveno de EDK “D-ro Iv. Kirĉev”

20an fojon Literatura Konkurso EKRA

HeKo 420 3-B, 23 jan 10

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrado (Bulgario), invitas al partopreno en la Dudeka Internacia Literatura Konkurso pri poezio kaj humuraĵoj, originale verkitaj en esperanto “EKRA-2010”, je libera temo. La verkoj ne devas esti ĝis nun publikigitaj en periodaĵoj, partoprenintaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en Interreto.

EU-Parlamento pri la homaj rajtoj

HeKo 420 4-A, 24 jan 10

La Parlamento de Eŭropa Unio firme kondamnas “ĉian formon de perforto, de diskriminacio kaj de maltolero bazitan sur la religio, kontraŭ religiemuloj, apostatoj kaj ne kredantoj” kaj memorigas ke “la rajto je pensa, konscienca kaj religia libero estas fundamenta homa rajto, garantiita de la internaciaj juraj rimedoj”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.