decembro 2011

Kiom da mono reale havas UEA?

HeKo 495 5-A, 2 dec 11

Laŭ publika deklaro de Osmo Buller, direktoro de Universala Esperanto-Asocio, “la supozo, ke UEA posedas milionojn da eŭroj, estas erara kaj eble bazita sur la bilanco, kies sumo pasintjare estis 5,5 milionoj. Preskaŭ duono de tio ne apartenas al UEA sed konsistas el UEA-kontoj kaj ŝpardeponoj de membroj. La cetero estas ĉefe specialaj kapitaloj kaj fondaĵoj por fiksitaj celoj.

Esperanto-agado en Razgrado, 2012

HeKo 495 8-C, 4 dec 11

20 januaro: Vintra turisma tago
21 februaro: Vespero dediĉita al la 120-jariĝo de Atanas Danĉev Atanasov-ADA
6 marto: Vespero okaze de la Internacia Virina Tago
22 marto: Jarkunveno de EDK “D-ro Ivan Kirĉev”
10 aprilo: La sekreto de la humuro. (Nin ridigas la verkoj de Ĉudomir)
24 aprilo: Muzika vespero okaze de la 100a naskiĝa datreveno de la komponisto Paraŝkev Haĝiev

Homaj Rajtoj ne nur simbole

HeKo 496 1-C, 10 dec 11

La 10an de decembro 1948 per la promulgo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj la dudeka jarcento eldonis la plej gravan atingon en la historio de juro. Temas ankaŭ pri la plej grava heredaĵo de la dudeka jarcento al la civiliza evoluo, kvazaŭ risorte kaj kompense al la abisma faŭko kien enfalis la homaro dum la dua mondmilito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.