aprilo 2012

Esperanta PEN malfermita eksteren

HeKo 503 9-B, 15 apr 12

En 2013 Esperanta PEN-Centro modifos sian statuton: la membraro konsistos el du kategorioj — ordinaraj kaj korespondantaj societanoj. Tio ebligos al la kreskanta nombro da PEN-anoj kiuj forlasas la respektivajn centrojn aliĝi al centro kies literaturan lingvon ili ne parolas, aŭ aliĝi samtempe kaj al la esperanta kaj al alilingva.

La interveno de sen. Batila en Loklo

HeKo 504 3-C, 16 apr 12

Estimata Konsulino,
La granda verkisto Jules Verne de tempo al tempo estis profeto. Unu profetaĵo situas en la romano “Voyage d’étude”. Li skribis pri lando en Afriko proksima al la rivero Kongo. En la lando oni parolas esperanton. Mi venas de tiu lando, kies nomo estas Kabindo. Mi estas la kanceliero de la Kabinda Respubliko.

ALTE konferencas en Lisbono

HeKo 504 5-B, 18 apr 12

Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kie por esperanto aktivas KCE, laŭ delego de la Esperanta Civito, inaŭguris hodiaŭ sian jaran konferencon, ĉe la universitato de Lisbono.

La konferenco proponas fakajn prelegojn de prof. d-roj Norbert Schmitt, Dianne Wall, Hanan Khalifa, Waldemar Martyniuk. La temaro enfokusiĝas pri lernado tra lingvoj: plurlingva kaj interkultura edukado.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.