Esperanta Civito

Vintra lingvotesta sesio en KCE

Kvin personoj anoncis sin por la vintra lingvotesta sesio en Kultura Centro Esperantista, sed pro diversaj malhelpoj (de la trafikaj en neĝa lando ĝis individua misfarto) nur unu atingis la ekzamenan komisionon (konsistantan el c-anoj Francisko Degoul kaj Giorgio Silfer): d-ino Margherita Bianchi el Milano, kiu diplomiĝis pri la A2-nivelo.

D-ino Bianchi, iama estrino de liceo, kunlaboras kun KCE de kelkaj monatoj, kiel membro de la delegacio kiu reprezentas esperanton ĉe Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. Ŝi estas unu el la novaj aktivuloj lastatempe formitaj en la medio de la Pakto.

La sekva lingvotesta sesio en Ĉaŭdefono okazos meze de aŭgusto.

[HeKo 421 2-B, 30 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0374 s s 
  Total: 0.0496 s s