Esperanta Civito

La ondo de l' mondo - "Femina" 26

Sub la ĉefredakto de sen. Perla Martinelli akurate aperis la 26a numero de "Femina" (somero 2011), organo de Feminisma Esperanta Movado, faka asocio aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

La bela kovropaĝo, desegnita de c-ino Leonora González el Meksiko, kaj la grafiko de s-ro Rolf Ernst por la dorskovrilo, enpakas ankaŭ ĉi-foje tre interesan enhavon, kun eminentaj kontribuintoj.

Per la artikolo "Ŝlemo altiras damon" Tazio Carlevaro, prezidinto de LF-koop, kiel psikiatro analizas la kreskantan dependon de la hazardludado, ĉe okcidentaninoj.

En la rubriko "Genro kaj lingvo" Paola Giommoni analizas la influon de la Geneza lingvaĵo al la uzo de la gramatikaj genroj en la eŭropaj lingvoj (inkluzive de esperanto).

Leen Deij raportas pri la debato rilate la pli kaj pli altan aĝon en kiu okcidentaninoj patriniĝas, per la aktuala temo "Ĉu frostigi ovolojn?". Apude, li prezentas tute aliajn situacion kaj problemaron, per la artikolo "Virinoj en Afganio".

Rita Valĉiukaite verkis pri la rilato inter virino kaj spirita aspiro, portretante la litovan artistinon Jurga Ivanauskaite (1961-2007).

Arto okupas plurajn paĝojn en "Femina" 26, danke al "La poeto kaj la mondo" de Wislawa Szymborska, literatura Nobel-laŭreato, per la traduko de Walter Zelazny; al originalaj krokizo de Lenke Szász kaj rakonto de Etel Zavadlav; al recenzo de Giorgio Silfer pri la filmo "Femmes du monde / Women of the World" de la pentristo Titouan Lamazou.

Responde al legantino, per "Edzperanto = desperanto" en sia rubriko Klara raportas pri tragikaj kazoj de esperantlingvaj geamantoj, inkluzive de murdoj kaj sinmortigoj.

Kaj per humura paĝo, rilate al patrinoj kaj infanoj en grandaj magazenoj, Stella Meester fermas ĉi tiun numeron.

"Femina" estas posedata de FEM, eldonata kaj administrata de LF-koop. Kvaronjara revuo "ne nur por virinoj", ĝi aperadas ekde 2005. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 482 8-B, 27 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0630 s s