Esperanta Civito

Komisiono Fettes tro malfruas, UEA-estraro sin ŝirmas

Ŝajnas drivi al fiasko la komisiono starigita en Havano por ellabori la strategion de Universala Esperanto-Asocio. Ĝis nun la komisiono, gvidata de Mark Fettes, produktis nur magran antaŭdokumenton. Kaj nun la estraro de UEA jam ŝirmas sin, por ne esti trenita en alies fiaskon. Jen la ĵusa oficiala komuniko de la ĝenerala sekretario al la tuta Komitato:

Jam post dek kelkaj tagoj ni renkontiĝos en Kopenhago por trakti la faritaĵojn kaj difini farotaĵojn por antaŭenigi nian Asocion kaj informi pri agadinstrumentoj, ankaŭ strategiaj celoj de UEA al homoj kun ĝi identiĝantaj.

Post la Havana UK eklaboris Strategia Komisiono en la konsisto: M. Fettes, R. Corsetti, I. Schroeder, P. Balaz, J .A. Vergara, L. Demmendaal, S. MacGill, M.B. Mandirola, S. Petrovic, O. Buller. Post kelkaj memorigoj ni ricevis meze de aprilo la unuan informon / raporton pri la trapaso pri ĝia laboro. Sendube pri tiu ĉi raporto kaj pliaj laboroj de la Komisiono, konkludoj ni diskutos publike dum la Strategia Forumo. Ja nia tasko estas difini strategion kaj laborplanon de UEA por la nuna kaj sekvaj jaroj.

Sed pli frue ol tiu unua informa raporto atingis la estraron kaj la Komitaton, la Strategia Komisiono transprenis de la estraro la laborojn pri la redaktopolitiko kaj komunika politiko. Eblas rekonsulti ĉi-koncernajn opiniinterŝanĝojn ekde la 11a de marto, kiam mi transdonis diskutcele en la nomo de la estraro Gvidliniojn pri la revuo Esperanto.

Ĉiukaze poste la aferoj ruliĝis jene:
La 7-an de aprilo Renato Corsetti skribis: "Ĉar ĉiuokaze la komitato, laŭ mia memoro, petis ion pli vastan ol la <gvidilinioj[n]> por la papera revuo, kaj ĉar tiuj gvidlinioj ne povos esti oficiale akceptataj [-itaj] antaŭ la kunsido en Kopenhago, mi forte favoras, ke ni kreu kolektivan dokumenton pri la tuta informa rimedaro de UEA aprobotan de la Komitato en Kopenhago. Mi ne scias, kiu estas la plej bona maniero verki tiun dokumenton. Mi lasus la taskon al la estraro (eble reprezentata de la prezidanto) kaj al la strategia komisiono (eble reprezentata de ĝia gvidanto). Ili devus ofte raporti en ĉi tiu listo, por ke interesataj komitatanoj povu esprimi siajn preferojn. Ni povus fiksi la lim-daton de la 15a de majo."

La 8an de aprilo Mark Fettes mesaĝis: "Ĉu ne estus pli klare konfidi tiun taskon al la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, unue? Ni povas fari rekomendon al la Estraro kaj Komitato en majo, kiel vi proponas, kaj se la Estraro volas ion aldoni aŭ ŝanĝi, ĝi rajtos fari tion propranome. Mi timas ke estos tro da kuiristoj se ni provos kunlaborigi estraranojn kaj komisionanojn samtempe. Ĉar ni kreis la Komisionon, ni uzu ĝin kiel komisionon – t.e. ni komisiu al ĝi la unuan parton de la laboro."

Samtage Renato Corsetti aldonis: "... por solvi la nunan situacion, en kiu ne estas unuanimeco pri la gvidlinioj por la revuo, pri la graveco de la revuo kompare kun la reta paĝaro, pri kio diable estas kaj celas ĉi tiu UEA, ktp, mi proponis, ke la estraro kunlabore kun la Komisiono pri Strategiaj Demandoj -- kaj kun ideaj kontribuoj de la komitatanoj -- ellaboru dokumenton pri gvidlinioj por ĉiuj informaj kanaloj de UEA, kiu estos ankaŭ speco de labor-programo en ĉi tiu kampo. Tiun dokumenton la komitato aprobu en Kopenhago."

En la mesaĝo el la 21a de majo Renato memorigis [sin mem]: "cetere, ni devas atendi la 15-an de majo por la dokumento de la Strategia Komisiono rilate al la komunika strategio de UEA."

Karaj Gekolegoj el la Strategia Komisiono, la 15a de majo pasis jam delonge. Citante la vortojn de Mark Fettes el la 8a de aprilo: "Ni povas fari rekomendon al la Estraro kaj Komitato en majo, kiel vi proponas, kaj se la Estraro volas ion aldoni aŭ ŝanĝi, ĝi rajtos fari tion propranome."

Ĉu estas espero, ke kun la promesita por majo rekomendo rilate al la komunika strategio de UEA la Komitato kaj la estraro konatiĝos antaŭ la Kopenhaga UK?

(Barbara Pietrzak)

[HeKo 487 7-A, 7 jul 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0558 s s