Esperanta Civito

Heroldo pri Esperantio en novembro


La numero 2096 de "Heroldo de Esperanto", 15a en la jarkolekto, ĵus aperis. Ĝi kovras la kronikon de Esperantio dum la unuaj tri semajnoj de novembro, kiam du gravaj novaĵoj retenis la atenton: la fermo de la esperanto-redakcio ĉe Pola Radio kaj la ĉeesto de nia lingvo en la internacia konferenco pri lingvotestado en Sofio.

La malbelan novaĵon el Varsovio komentarias Perla Martinelli, laŭ kiu venis la tempo por elpensi tute novan radiofonian strategion, por ke en la epoko de podkastoj Esperantio ne restu ankrita al la pasinta jarcento, kun prioritato por la ŝtatpropagandaj kurtondaj radioj.

La belan novaĵon el Sofio kompletigas informoj pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, kiu ricevis gravajn agnoskojn antaŭ kaj dum la konferenco.

La unuan paĝon riĉigas tre interesa ĉefartikolo de Ronald J. Glossop, mondfederisto, pri la signifo de nia lingvo kiel identigilo por aŭtenta mondcivitismo.

En 2006 la nova redakcio modernigis la titolon de HdE kaj enkonduki humuran vinjeton de Giancarlo Mangini en ĉiun numeron. Plia novaĵo estas rimarkebla lastatempe: la dua paĝo, pri loka kroniko, pli kaj pli atentas la diversajn areojn de la mondo, tiel ke la unuaj tri kolumnoj estas dediĉitaj al Eŭropo, kaj la aliaj tri al la ceteraj kontinentoj, kun pli ofta atento pri Afriko kaj Ameriko.

La tria paĝo estas kiel kutime riĉa je interesaj rubrikoj, kun valoraj aŭtoroj: André Cherpillod, Leen Deij, Kep Enderby, István Nemere...

La kvaran okupas anoncoj, KCE-informoj, leterkesto, krucvorta enigmo kaj simile.

La gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro, jam la dekan jaron, baldaŭ la dekunuan. La redakcio de HeKo peras abonojn al HdE.

[HeKo 316 2-B, 24 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1216 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.1648 s s