Esperanta Civito

La KCE-Komitato ordinare kunvenis

La Komitato de Kultura Centro Esperantista havis ordinaran kunvenon hodiaŭ ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, sub la prezido de sen. d-ro Giorgio Silfer. Partoprenis ĉiuj gekomitatanoj kaj invititaj komisiitoj.

La Komitato konstatis kun ĝojo la kreskon de enspezoj pro la luigo de lokaloj: dum la unua duono de 2014 envenis inter 1.500 kaj 3.000 svisaj frankoj monate, kio ebligis financan aŭtonomion, kun pago de ĉiuj kostoj kaj prizorgo de ĉiuj deĵorantoj. Male, kiel kutime en Esperantio kiam establo estas bone administrata, alvenis malpli da donacoj; sed la membronombro estas praktike la sama de 2013. Pozitiva estas ankaŭ la kresko kaj firmigo de la laborfortoj, lige kun la deĵora sistemo. KCE certe ne revenos al la domestra ofico, interkonsente kun la regio, kiu en februaro plenumis domflegajn laborojn.

Ekzameninte la staton de la somera programo, la Komitato decidis transformi la "bapton" de la nova salono al tago kun nefermitaj pordoj, 10 aŭgusto 2014. En la tagordo: bonveniga aperitivo, festparolado la prezidanto de KCE kaj Vickonsulo de la Esperanta Civito, tagmanĝo en la Esperanto-Domo, koncerto de Anjo Amika kun kantoj verkitaj kaj tradukitaj de Claude Piron. La Komitato prokrastis la lingvan kolokvon antaŭviditan por aŭgusto ĝis la fino de februaro 2015, koincide kun la Asembleoj de KCE kaj de LF-koop.

Pri estonta planado la Komitato okupiĝis rilate al du aranĝoj: tiu anoncita de ILEI meze de majo 2015 kaj internacia kongreso en somero 2016. Rilate al la ILEI-kolokvo, KCE neniom engaĝas sin en la preparlaboroj, sed sendos delegacion de observantoj, konsistantan el c-inoj Elisabeth Amstad kaj Perla Martinelli. Rilate la internacian kongreson, la Komitato aprobis la sendon de oficiala invito. Krome, estas decidite organizi en Ĉaŭdefono studan semajnfinon pri lingvotestado, kun la partopreno de ekzamenistoj kaj unu ALTE-gasto, 16-17 majo 2015.

Tial ke la ĝardenumado situas ekster la kontrakto kun la regio Pro Esperanto, la Komitato komisios pejzaĝiston proponi projekton por la ordigo de la parceloj, kun buĝeto, bazitan sur tri kondiĉoj: kiel eble malplej kosta, kiel eble plej daŭrebla kaj kiel eble malplej flegobezona.

Ĉiuj decidoj estis unuanimaj. La sekva ordinara kunveno okazos fine de septembro. 

[HeKo 561 5-B, 6 jul 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0588 s s