Esperanta Civito

Marjorie Boulton konfirmita


Tre malmultaj abonantoj de "Literatura Foiro" aldoniĝis al la PEN-anoj kiuj selektis la kandidatojn por la literatura Nobel-premio. Ili voĉdonis plejparte por Marjorie Boulton, dum la PEN-anoj kiuj ree sin esprimis, ofte modifante sian opinion, koncentris siajn preferojn al Trevor Steele kaj Giorgio Silfer.

Kurioze, preskaŭ neniu favoris al István Nemere kaj Spomenka Ŝtimec. Nur pri ĉi-lasta eblas klarigo, ĉar ŝi anoncis ke ŝi rifuzos la kandidatigon.

La diferenco inter Boulton, Steele kaj Silfer estas minimuma, laŭ nombro da voĉoj. Efektive la unua restas nia ne superita poetino, la dua nia plej talenta romanisto, la tria nia plej valora dramverkisto: inter tiuj kiuj vivas, kompreneble. 

Tamen la tuta literaturhistorio ankoraŭ ne vidas rivalinon por Boulton, daŭre nia plej talenta aŭtorino, eĉ se delonge silenta. Male, Steele ne estas en absoluto nia plej granda romanisto en cent dudek jaroj da prozo, kaj el la fekunda dramarto de Silfer oni atendas plian disvolvon, kiu proksimigu lin ekzemple al la dialoge satira Szathmári aŭ al la riĉe rima aŭtoro de "Sonĝe sub pomarbo".

Neniu estis klare preferata al la dojeno de niaj verkistoj kaj la sola damo en konkurso: tial vere indas rekandidatigi ŝin.

(HeKo 631 1-B, 18 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0595 s s