Esperanta Civito

Esperantio en la plej grava itala enciklopedio


Instituto Treccani, kiu zorgas la publikigon de la Itala Enciklopedio, kultura havaĵo je internacia renomo, ekde sia ekesto en 1925 ĉiam uzis la italan kiel laborlingvon. Hodiaŭ, post preskaŭ jarcento, unuafoje estas eldonita oficiale ankaŭ artikolo tute en esperanto.

Tiu ĉi sukceso ŝuldiĝas al unu el la redaktoroj de la Enciklopedio, c-ano Alessio Giordano, interalie sekretario de Itala Interlingvistika Centro, kiun li reprezentas en la Forumo de la Esperanta Civito. La teksto enhavas noton de la aŭtoro, koncizan biografion de c-ano Giorgio Silfer kaj interparolon inter li kaj c-ano Giordano pri la signifo de la esperantianeco. Disponeblas ankaŭ itallingva traduko fare de la aŭtoro.

La teksto, fakte nur la intervjuo sen aldonaĵoj, estas legebla ankaŭ en "Heroldo de Esperanto" n-ro 2312 (septembro 2020).

[HeKo 746 7-B, 31 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0759 s s 
  Total: 0.0933 s s