Esperanta Civito

2011-2021: dek jaroj sen Leen Deij


Antaŭ dek jaroj, fine de majo, forpasis nia granda amiko kaj eminenta verkisto Leen Deij. Longe kaj prosperige li kontribuis al "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto" kaj "Femina". SAT-ano jam en la 1930aj (aŭtoro de la teksto de la SAT-himno), li petis la esperantan civitanecon jam en 2001 kaj membris en la Kortumo.

Li havas cenotafon en la Civita panteono. En la Tago de Ĉiuj Pioniroj, nia dankema penso iras al Leen Deij kaj al la multaj kiuj riĉigis la esperanto-kulturon.

Omaĝoj al Deij aperos en la maja numero de "Heroldo de Esperanto" kaj en la junia de "Literatura Foiro".

[HeKo 760 6-C, 14 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0585 s s