Pli kaj pli akuta la kontrasto inter EU kaj Pollando
La rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Pollando streĉiĝas pli kaj pli, post la verdikto de la pola Konstitucia Kortumo, kiu pravigis la antieŭropisman linion de la polaj leĝodonantoj. La streĉo de la justica iras al la politika tereno, kie la EU-ĉefkomisaro (s-ino Ursula von der Leyen) ŝajnas preta al drastaj demarŝoj kontraŭ Varsovio.
La germaneco de la ĉefkomisarino aldonas oleon al la fajro de la polaj antieŭropistoj, kies argumentado transiras al ekonomio: "Por ĉiu eŭro pagita de Germanio kaj ricevita de Pollando, 86 centimoj reiras al Germanio, kaj Germanio por ĉiu eŭro pagita al la grupo de Viŝegrado rericevas 125 centimojn", ili akuzas.
La graŭlado de la orienteŭropanoj trovas favoran eĥon ĉe la postfaŝismaj suverenistoj en la latinida okcidento, kaj kompreneble ankaŭ en la secesiinta Anglio. Sed dum la eksiĝon de ĉi-lasta la tuta EU bedaŭris, la eksigon de Pollando pli kaj pli multaj bonvenigus.
Krome, komparante Bruselon al Moskvo, aŭ la Berlinon de Angela Merkel al tiu de Adolf Hitler, polaj politikistoj forgesas ke EU neniam uzis la premon de armeo kontraŭ Pollando, kaj certe neniam uzos, se entute iam havos. Neniu retenos polojn en EU kontraŭ ilia volo.
(Giorgio Silfer, el Bruselo)
[HeKo 774 2-E, 17 okt 21]