ENa prezentas nian lingvon en Malago
Prezento pri esperanto en la sidejo de la Tempobanko en Malago-Orienta, kie situas la inaŭgurota Esperanto-Domo, arigis atentan publikon hodiaŭ vespere ĉe moderne ekipita Domo de la Asocioj en la kvartalo. Alestis dekkvino da personoj, inter kiuj neniu loka esperantisto: kio pruvas la sukceson de la aranĝo, ĉar ĝi celis eksteran publikon.