Domflegado je mil metroj
Ĉi-semajne ekos en Ĉaŭdefono ĝenerala flegado de la Esperanto-Domo, zorge de Fondumo Pro Esperanto kiel regio kaj plenume de c-ano Marek Bamberski. Kadre de sia ofico de domestro iomete helpos ankaŭ sen. Dieter Rooke. La projekto celas la renovigadon de ĉiuj persienoj kaj la riparon de multaj fenestroj. La laboroj daŭros du ĝis tri semajnojn.