Grava svisa gazeto raportis pri CDELI
La 10an de decembro 2012 aperis en la plej prestiĝa ĵurnalo NZZ (Neue Zürcher Zeitung) artikolo pri la 125-jara jubileo de Esperanto.
La ĵurnalisto vizitis la urban bibliotekon en La Chaux-de-Fonds kaj raportis siajn personajn impresojn pri la interlingvistika sekcio CDELI, gvidata de s-ro Claude Gacond.