Gravaj kontribuoj al nia teatro
HeKo 327 9-B, 9 apr 07
Lastmonate kreskis la Goldoni-repertuaro en esperanto: post “Kurioza okazaĵo” (trad. Orengo, 1934), “La servisto de du mastroj” (trad. Anev, 1974), “La gastejestrino” (trad. Minnaja, 1989), jen du novaj komedioj – “La kafejo”, tradukita de Carlo Minnaja, kaj “La ruza vidvino”, tradukita de Perla Martinelli.