Kastelo Grésillon restas celo pli ol rimedo
Surfante inter la rifoj de novaj francaj administraj reguloj (leĝo pri kooperativoj, kunigo de municipoj, normoj de sekureco…) la societo posedanta kaj mastrumanta kastelon Grésillon daŭre aktivas, kiel atestas la ĵusa asembleo, kiun partoprenis pli ol tridek kooperantoj (el kvarcento), sub la prezido de François Lo Jacomo.