Enhavo de "Homarane" numero 2

HeKo 517 2-B, 11 okt 12

La dua numero de “Homarane”, ĉefredaktita de c-ano Bertil Nilsson, estos malpli ampleksa ol la unua, sed almenaŭ same interesa. La ĉefa temo de ĉi tiu kajero pri religio, filozofio kaj socio, eldonata de LF-koop, ĉi-foje estas la religiaj fenomenoj iel ligitaj al esperanto.

Unua literatura kafejo en Budapeŝto

HeKo 515 9-B, 27 sep 12

Esperanta PEN-Centro realigis sian unuan literaturan kafejon en Budapeŝto hodiaŭ vespere, en agrabla salono ĉe Domo de Nacioj. La vicprezidanto de la Esperanta PEN, c-ano d-ro György Nanovfszky, bonvenigis dekkvinon da ĉeestantoj, kiuj kun granda intereso aŭskultis la tri aktojn de la Trilogio verkita de Giorgio Silfer inter decembro 2011 kaj marto 2012.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.