La junia "Literatura Foiro" aperis
HeKo 330 9-B, 4 jun 07
Speciala rigardo al la literaturoj kaj la kinematografio en Eŭropo karakterizas la numeron 227 (junio 2007) de “Literatura Foiro”, kiel literatura revuo en esperanto la unusola aperanta, kaj de pli ol 30 jaroj (jam la 38a). Tri libroj specife altiras la atenton, antaŭ ne longe esperantigitaj.