Sukcesa prezento de Anjo Amika en Moravio
Anjo Amika daŭre partoprenas en lokaj kaj en transnaciaj aranĝoj, sukcese disvastigante la muzikan kulturon en esperanto. Baldaŭa gastino de la SAT-Amikara kongreso en Francio, ŝi partoprenis lastan semajnfinon en la unua Lerneja Balo, ĉe la belega salono de la kulturdomo de Bartoŝovice (Ĉeĥio).