Kia nova strategio por la monda lingva ordo?
“[En Nov-Jorko] la Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj gastigis aparte gravan kunsidon lastatempe. La reprezentantoj de UEA en Unuiĝintaj Nacioj tion organizis. Kiel vi scias, unu el la UEA-prioritatoj estas emfazi, memorigi, pledi por multlingvismo en UN (kontraŭe al la ĉiam kreskanta monopolo de la angla lingvo).”