Tri kandidatoj por tri postenoj en KCE
Tri personoj kandidatas por la tri postenoj en la Komitato de Kultura Centro Esperantista, elektota de la eksterordinara Asembleo 9 novembro 2013. Ili estas:
La Komitato de Kultura Centro Esperantista “baptis” per aŭtenta ĉampano hieraŭ vespere la ĵus refaritan plankon de salono Klara Zamenhof en la Esperanto-Domo, realigitan de la regio pere de diversaj volontuloj, unuavice c-ano Marek Bamberski.
Estas presita la numero 2206, presataj la numeroj 2208 kaj 2210, prespreta la numero 2211 de “Heroldo de Esperanto”, nome la raportanta pri eventoj en la esperanto-mondo ĝis la mezo de septembro. Per tio la gazeto ĝisdatiĝis rilate la nunan jarkolekton, kaj ekde la numero 2212 ĝin akompanos unu aŭ du pli fruaj numeroj. Rilate al 2013, la kolekto estos kompleta antaŭ la jarfino.
Inter la kontribuontoj al la programo de la 29a ARKONES, kiu ekos morgaŭ en Poznano (Pollando), menciindas du artistoj kaj tri prelegistoj kiuj havas la esperantan civitanecon.
Anjo Amika estos la unua kiu koncertos, prezentante repertuaron freŝan kaj klasikan samtempe. Jarlo Martelmonto heroldos sian postfuturisman poezion.