Garantio por la financa futuro de PEN
Ekde ĉi tiu monato LF-koop enkasigas la lupagojn pro La Pegonesto, la dua apartamento kiun ĝi proprietas en Svislando, danke al la mecenateco de siaj kooperantoj. La lupagoj utilas por kovri la kostojn de la aĉeto kaj amortizi la bankan prunton. Tiel la financoj restas en ekvilibro.