Pozitivan jarraporton aprobis la KCE-Asembleo
La Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kunveninta hodiaŭ en Ĉaŭdefono sub la taga prezido de c-ano Carlo Minnaja, aprobis post amendoj la raportojn de la Komitato, kies agado en 2014 firmigis la situacion de KCE, administre kaj finance. La ĝojiga konstato ke la Domo estas por KCE rimedo, ne celo, preludus al pli da kultura aktiveco dum la jartrio 2015-17.