Esperanta PEN-Centro asembleis en Svislando
Esperanta PEN-Centro havis sian ordinaran Asembleon ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, 2 marto 2015, sub la prezido de c-ano Bertil Nilsson. Inkluzive de du delegoj, ĉeestis sep el la dudek unu membroj.
Esperanta PEN-Centro havis sian ordinaran Asembleon ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, 2 marto 2015, sub la prezido de c-ano Bertil Nilsson. Inkluzive de du delegoj, ĉeestis sep el la dudek unu membroj.
Laŭ aĝo probable la dojeno de la francaj esperantistoj, la 96-jara Pierre Babin mortis hodiaŭ en Bretonio.
Sub la prezido de sia dojeno, c-ano Bertil Nilsson, Kooperativo de Literatura Foiro havis hodiaŭ en Ĉaŭdefono sian ĝeneralan Asembleon. Jen la ĉefaj frazoj el la Komitata raporto.
La Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kunveninta hodiaŭ en Ĉaŭdefono sub la taga prezido de c-ano Carlo Minnaja, aprobis post amendoj la raportojn de la Komitato, kies agado en 2014 firmigis la situacion de KCE, administre kaj finance. La ĝojiga konstato ke la Domo estas por KCE rimedo, ne celo, preludus al pli da kultura aktiveco dum la jartrio 2015-17.
Sukcese komenciĝis la kolokvo pri “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”, organizita de KCE ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono kaj malfermita de sen. Marie-France Conde Rey, Konsulo de la Esperanta Civito.
Tre vigla Vilmos Benczik gastis ĉe la 21a literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, hodiaŭ ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto antaŭ relative nombra (kaj kvalite altnivela) publiko.
“Heroldo de Esperanto” kompletigis la jarkolekton 2014 (dek sep numeroj) kaj ekis per la unua numero de 2015. Nelojala konkurenco insistas ke HdE mortis, sed la faktoj dementas la kutiman litanion, kies fuŝaj kantoroj estas Kalle Kniivilä aŭ Gian Carlo Fighiera.
Esperanta Naturamikaro havos sian ordinaran Asembleon 23 marto 2015 ĉe la Esperanto-Domo en Malago. La dato estis oficiale anoncita hodiaŭ fare de la prezidanto, sen. Julio Herrero, okaze de tre agrabla aperitivo por inaŭguri la renovigitan teretaĝan salonon en la Domo mem.
En la plej fora Kanaria insulo (kie tamen naskiĝis Juan Régulo Pérez en 1914) laŭ invito de lokaj naturamikoj c-ano prof. Giorgio Silfer ĵus finis intensivan esperanto-kurson.
Marie-France Conde Rey, Konsulo de la Esperanta Civito, kaj Anna Bartek, estrino de la blanka opozicio en la Senato, estis intervjuitaj de “La Ondo de Esperanto” pri la plej gravaj sukcesoj kaj fiaskoj en 2014. Jen la respondo de la Konsulo: