Esperanta PEN en WALTIC 2008
La Esperanta PEN-Centro estis akceptita kiel oficiala partoprenanto en la unua Internacia Kongreso de Verkistoj kaj Literaturaj Tradukistoj (WALTIC), okazonta en Stokholmo 29 junio — 2 julio 2008. La delegacio de la esperanta verkistaro enhavos membrojn precipe el nordeŭropaj landoj.