Bakker: pri Afriko UEA rajtas, sed ne pravas
HeKo 334 6-A, 23 jul 07
Laborante kun UEA kiel ĝia komisiito por Afriko mi ne volis ŝarĝi ĝian spezaron kaj kolektis monon el donacoj. Per tiuj mi do pagis mian propran laboron. Kompreneble mi laboris laŭ mia konvinko, kiun mi en januaro 1990 skribe deponis en artikolo “Por plia jardeko de Esperanto en Afriko”. Tiu artikolo ĉiam restis por mi valida.