La standardo blanke-verda... flirtas en Malago
Kvindekon da personoj kortuŝis la himno “La standardo blanke-verda”, kantata de Anjo Amika laŭ teksto de Giorgio Silfer, je la inaŭguro de la naturamika Esperanto-Domo en Malago, hieraŭ tagmeze, post la bonveniga saluto de sen. Julio Herrero, prezidanto de Esperanta Naturamikaro.