Pli forta la KCE-Komitato

HeKo 332 8-B, 24 jun 07

La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunsidinta hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando, plenumis la rotacion de oficoj meze de la nuna mandato. La vicprezidantino, sen. Perla Martinelli, transprenas la oficon de prezidanto el c-ano Daniel Muhlemann, kiu fariĝas sekretario. La nuna sekretario, sen. Rooke, transprenas la vicprezidantecon.

Internaciaj abontarifoj de LF-koop

HeKo 332 1-B, 15 jun 07

Ekde la 1a de julio 2007 la internaciaj abontarifoj de la periodaĵoj posedataj de LF-koop iomete altiĝos.

La abono al “Literatura Foiro” 2008 (kaj 2007 por la malfruantoj) transiros de 33,- eŭroj al 34,- eŭroj: do nur unu eŭron pli.

La abono al “Heroldo de Esperanto” 2008 (kaj 2007 por la malfruantoj) transiros de 36,- eŭroj al 38,- eŭroj: do nur du eŭrojn pli.

Niĝerio: Corsetti kiel Breĵnev?

HeKo 331 7-A, 12 jun 07

Ĉu la teorion pri la limigita suvereneco, kiun Leonid Breĵnev aplikis en Ĉeĥoslovakio, Renato Corsetti aplikos en la afrika Esperantio, komencante per Niĝerio?

Skribis s-ro Moses Opa el Lagoso al la prezidanto de UEA: “Nia landa asocio ĝis nun ankoraŭ ne ricevis subvencion de UEA por 2007. Ĉu vi povas volonte helpi nin ĝin ricevi ĉar multaj faradaĵoj kuŝas ĉe ni?”
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.