Literatura Foiro 228 enhave bunta
Originala literaturo en la aŭgusta numero 228 de la revuo Literatura Foiro. La forpasinta poeto Julius Balbin ricevas omaĝon per sia poemo pri Janis Lipke kaj per biografia artikolo de Zofia Banet Fornalowa. Márton Féjes malkovras nekonatajn paĝojn el la vivo de Julio Baghy: la siberian mozaikon konsistigas historiaj fotoj kaj faksimiloj.