ARKONES 2013 pli malgranda kaj pola ol kutime
Ĉirkaŭ 150 personoj (malpli ol kutime) partoprenis la 29an ARtajn KOnfrontojn en ESperanto (ARKONES), en Poznano (Pollando) sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Dum la malfermo la publiko staris pro unuminuta silento omaĝe al la forpasinta Jerzy Fornal.