Unua programa konferenco de la Verdanoj
Se vi voĉdonis por la Verda Listo okaze de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, vi estos bonvena al la unua programa konferenco de la Verdanoj, okazonta en la Milana metropolo, 29 decembro 2026 ekde 14h30, en hibrida formo. Baldaŭ estos anoncitaj la precizaj adresoj por la partoprenontoj reale kaj ligilo por la virtuale.