Aktiva semajnfino en Malago januare
La Esperanto-Domo en Andaluzio gastigos du aranĝojn 18-19 januaro 2013. La unua, vendredon la 18an, estos enkonduko al la strukturo de esperanto, por la samaj personoj kiuj ĉeestis en oktobro la inaŭguron de la Domo, kunlaborante al ĝia sukceso ankaŭ per praktika helpo. Inter ili certe situos novaj lingvolernantoj kaj eĉ aktivaj kunlaborantoj por Esperanta Naturamikaro.
Semajnfino pri bibliotekoj januare en KCE
Kultura Centro Esperantista, tuj post sia ordinara Asembleo sabaton la 26an de januaro 2013 matene, gastigos kulturan semajnfinon pri la esperanto-bibliotekoj. Estas invititaj la bibliotekistoj de la Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto, de CDELI en Ĉaudefono, de la Interlingvistika Biblioteko ĉe IULM en Milano.
Szilvási eksigota de HEA
La Estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, kunvenanta sub la prezido de c-ano Imre Szabó, fine de aŭgusto 2012 decidis proponi al la Komitata pleno la eksigon de s-ro László Szilvási. La decido estis unuanima, kun unu sindeteno; la kunvenon ne partoprenis, kun senkulpiĝo, la tiama estraranino sen. Anna Bartek.
Forpasis Belka Beleva
Ene de unu jaro kaj kelkaj tagoj forpasis la tri ĉefaj aktorinoj de nia teatro kaj ĝia plej grava historiografino: unue Vida Jerman, due Jadwiga Gibczynska, trie Zofia Banet-Fornalowa, laste Belka Beleva, trafita de apopleksio, 85-jaraĝa, en sia hejmo en Sofio, la 22an de decembro 2012.
TEJO kiel parto de UEA? Historia paradokso
Naskite el la SAT-medio en Nederlando (1938), TJO fariĝis la junulara sekcio de UEA sub la nova siglo TEJO meze de la 1950aj.
Tago de la Esperanta Kulturo 2012 en Malago
Prof. d-ro Walter Zelazny gaste prelegis en Malago, ĉe la Esperanto-Domo de Andaluzio, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo 2012: komuna aranĝo de Esperanta Naturamikaro (kultura parto) kaj la loka societo “Marbordo de la Suno” (bankedo), ambaŭ prezidataj de sen. Julio Herrero.
Zamenhofa Festo ĉe Ledenika
Trideko da esperantistoj el la urboj Gorna Orjahovica, Karlovo, Loveĉ, Trojan kaj Vraca festis la Tagon de la Esperanta Kulturo kaj la naskiĝan datrevenon de Ludoviko Zamenhof, je 15 kaj 16 decembro 2012 en la naturamika domo de la turisma komplekso “Ledenika”, en la montaro de Vraca.
Zamenhofa Semajno en Razgrado
La Zamenhofa semajno en Razgrado (Bulgario) okaze de la 125-jariĝo de Esperanto estis inaŭgurita 10 decembro 2012 per omaĝvespero dediĉita al Hector Hodler, Antoni Grabowski, Kazimierz Bein-Kabe kaj Eli Urbanová. Estis deklamitaj verkoj ankaŭ de esperantaj poetoj el Bulgario, Venelin Mitev (ĵus festinta sian 70-jariĝon) kaj Georgi Mihalkov.
Afriko kaj Tempobanko en la decembra Kapitulo
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hieraŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey. Partoprenis sep el la naŭ membroj, kaj la kunsido havis ankoraŭ parte eksperimentan signifon, pro la unuafoja skajpado fare de kelkaj. En la tagordo reliefis Afriko kaj Pasvorta Reto.
Kompleta la 43a jaro de Literatura Foiro
Per la decembra numero 260 kompletiĝas la 43a jarkolekto de “Literatura Foiro”, la plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto, fondita de la literatura rondo “La Patrolo” en 1970.
Poezio proponas versojn de Carmel Mallia kaj Elena Popova, kaj uverturon de Anonima.
Esperanto-kulturbingo debutos dum JES
Klerigi la junularon pri la esperanto-literaturo per ludo: chu eblas? Tion almenaŭ klopodos fari Giorgio Silfer, kontribuante al la programo de la 4a JES — Junulara E-Semajno en Naumburg-Saale (Germanio). Li elpensis ludon bazitan sur la klasika tombolo, tradicia en kelkaj eŭropaj landoj, dum la jarfinaj festotagoj.