Senato kaj Kapitulo kvorumas en Andaluzio
Kaj la leĝodona kaj la ekzekutiva povoj de la Esperanta Civito kunvenos kvorume en Andaluzio ĉi-semajne, sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.
La Forumo de la Esperanta Civito decidos pri kelkaj kazoj, dum sia ordinara sesio en Malago, 13 oktobro 2012.
La unua koncernas la definitive ĉesintan establon “Debrecena Bulteno” (Hungario). Al ĝi estos aplikita la artikolo 10, litero a) de la Pakto.
Fajszi Amika Rondo (FAR), fondita okaze de la unua literatura kafejo de Esperanta PEN-Centro en Budapeŝto, entreprenas jam novajn iniciatojn.
La delegitoj de la Esperanta PEN ĉe la Komitato pri lingvaj rajtoj kaj ĉe tiu pri verkistoj en prizono ĵus ellaboris komunan strategion, cetere inspiritan de la decidoj alprenitaj de la estraro de nia PEN-Centro pasintjare.
Kiel kutime Kultura Centro Esperantista en ekskluziveco reprezentis nian lingvon ĉe la fakaj laborgrupoj de ALTE, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, kiuj kunvenis en Sofio (Bulgario) 19-20 septembro 2012. La esperanto-delegito estis sen. Marco Cattaneo el Romo, tiucele trejnita dum staĝo en Ĉaŭdefono lastan februaron.
La prelegoj de Dorin Tudoran (el Usono) kaj de Giorgio Silfer estis la plej sukcesaj dum la hieraŭaj sesioj de la regiona PEN-konferenco en Budapeŝto, kiun partoprenas la reprezentantoj de la literaturoj angla, cipra, esperanta, eŭska, hungara, israela, kataluna, kroata, montenegra, okcitana, pola, romanda, rumana, sklovaka, sveda, svisitala, ujgura.
Neniu damaĝo al la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio, malgraŭ lastatempaj inundoj en proksimaj vilaĝoj. Des pli bone ke pluvegis, ĉar oni konstatis la bonan reziston de la tegmentoj kaj de la akvodefluejoj.
Esperanta PEN-Centro realigis sian unuan literaturan kafejon en Budapeŝto hodiaŭ vespere, en agrabla salono ĉe Domo de Nacioj. La vicprezidanto de la Esperanta PEN, c-ano d-ro György Nanovfszky, bonvenigis dekkvinon da ĉeestantoj, kiuj kun granda intereso aŭskultis la tri aktojn de la Trilogio verkita de Giorgio Silfer inter decembro 2011 kaj marto 2012.
En sia “Indjana Kuriero” antaŭ du tagoj s-ro David de Ugarte denuncis diskriminacion kiun li kaj du liaj gekolegoj suferis fare de la Esperanto-Klubo en Bilbao (Hispanio), kiu “rifuzis mian membriĝon”.
La naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio gastigos 15-16 decembro 2012 la unuan kulturan semajnfinon, dediĉitan laŭ la dato al Lazaro Ludoviko Zamenhof.