Gaja abeleto invitas vin al KEF 2022

HeKo 749 2-B, 2 dec 20

Gaja abeleto, inspirita de la ĉaŭdefona blazono, invitas al Kultura Esperanto-Festivalo, okazonta en la svisa horloĝarta ĉefurbo 10-15 aŭgusto 2022. La maroton de la 11a KEF elektis hodiaŭ la organiza teamo, laŭ propono de c-ino Perla Martinelli. Ĝi emblemas la aranĝon en la FB-paĝo, ĵus kreita de alia teamano, c-ano Alessio Giordano.

Forpasis civitano Joel Batila

HeKo 748 5-C, 23 nov 20

D-ro Joel Batila (1946[2011]-2020) forpasis en Grenoblo (Francio) 7 novembro 2020 pro kardiopatio. Li esperantiĝis kadre de la kunlaboro inter la Esperanta Civito kaj la Kabinda Respubliko, kies unua kanceliero li estis post la promulgado de la konstitucio, en 2011. Dum 2012-16 li ankaŭ sidis en la Senato de la Esperanta Civito (Verda grupo), aktivante por la progreso de Afriko.

Zorgiga UK: de plus 30.000 al nur plus 1.700

HeKo 748 4-A, 22 nov 20

La Universala Kongreso en Lisbono (2018) alportis netan profiton de 30.223,11 eŭroj, el kiuj pli ol 20.000 enkasigis Roterdamo. Male UK 2019 en Lahtio plusis je nur 1.738,18 eŭroj, el kiuj pli ol du trionoj por Roterdamo. Al la kongresa profito indas aldoni la gajnon pro surloka libroservo, apartaj donacoj, hotelperado ktp: ĉio ĉi mankis en 2020, kaj eble ankaŭ en 2021.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.