Julian Modest pri sia lasta verko
Sukcese disvolviĝis la telematika literatura renkonto kun c-ano Georgi Mihalkov (Julian Modest), kiu ne nur prezentis “La ĉasisto de sonĝoj” sed ankaŭ laŭtlegis el ĝi mallongan novelon kaj unu eseon. Ĉi-lasta klarigas kial li lasas la legantojn mem fini la librojn kiujn li verkas.