Ferdinand de Saussure finfine en esperanto
Nekredeble, sed la fama Kurso pri ĝenerala lingvistiko (1916) de Ferdinand de Saussure neniam aperis en esperanto-traduko; tamen ĝi estas esence grava verko por ĉiuj lingvistoj: oni rajtas desegni la historion de lingvistiko kiel klepsidron, kies centra stretejo koincidas kun tiu libro.