Heroldo de Esperanto 2089: unua paĝo

HeKo 304 6-B, 28 jun 06

Ĉiam en la aktualeco la oka numero de Heroldo de Esperanto en 2006, aperanta kun regula trisemajna kadenco. La unua paĝo enfokusigas la demandon pri la financindo de projektoj en Esperantio, kun analizoj kaj informoj pri “Indiĝenaj Dialogoj” (kiu kaŭzis al UEA perdon de pli ol 17.000 euroj), pri Internacia Televido (kiu ĝis nun elsuĉis eble 25.000 eŭrojn) kaj alio.

La tria emblemo de la Ruĝa Kruco

HeKo 304 4-C, 27 jun 06

Ĵaŭdon la 22an de junio aplikis la aprobon de la tria simbolo (la Ruĝa Kristalo) la gvidantoj de la Internacia Ruĝa Kruco, kiuj samtempe akceptis la aliĝojn de du novaj membroj kiel partneraj socioj, Israelo kaj Palestino.

Apud la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Duonluno ekde nun — sur blanka fono ruĝa rombo estos simbolo la Ruĝa Kristalo, la tria simbolo de la Internacia Ruĝa Kruco.

Esperanto-filio en la monfederisma movado?

HeKo 304 3-B, 26 jun 06

Dum la Somera Universitato pri Mondialismo 23-28 julio 2006 en Ĉaŭdefono okazos la fonda asembleo de la asocio “Mondfederistoj de Esperantio”, kiu petos la aliĝon al la Mondfederisma Movado, kiel observanto. Probable la unua formala ĉeesto de la nova asocio plenumiĝos en augusto 2007, dum la internacia kongreso de la mondfederistoj, kunvokita al Svislando.

SkES ne okazos

HeKo 303 6-B, 21 jun 06

El Svedio venis la informo ke la Skandinava Esperantologia Semajno, programita por la 26a-30a de junio 2006 ĉe Esperanto-Gaarden, ne okazos. Konsekvence ankaŭ la instruisto, c-ano Giorgio Silfer, nuligis sian viziton en Skandinavio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.