Esperanta Civito

Rezolucio de la 17a Togolanda Kongreso

Sepdek ses esperantistoj, kunvenante dum la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso en la urbo Aneho, de la 26a ĝis la 28a de decembro 2009, kaj pridiskutinte la temon: "Diskriminacio, ĉu ie utilas?", kaj sekve la rezultojn de la diskuta rondo pri "Seksa orientiĝo",

rimarkigas
la gravecon de la diversaj programeroj de la kongreso,
la evoluon de la movado tra ĝia plenkreskiĝo;

deklaras:
Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE) estas la aro de ĉiuj esperantistoj vivantaj en Togolando kaj aliĝintaj al ĝi. En UTE povas manifestiĝi diversaj Esperanto-tendencoj kaj formiĝi diversaj frakcioj kun la celo disvastigi kaj praktiki Esperanton.

Konsciante ke
samseksamo ne estas malsano sed natura stato de samseksemuloj;
diskriminacio enhavas nenian pozitivan flankon,

Tial ĉi al togolandaj esperantistoj rekomendas
rilati kun ĉiuj homoj konsiderante nur la homajn rajtojn kaj respektante la dignon de ĉiuj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksa orientigho, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo;
okazigon de seminarioj por eduki esperantistojn al respekto de homaj rajtoj;
malfermiĝon de UTE al ĉiuj Esperanto-tendencoj;
ke la estraro kaj la komitato zorgu pri efektiva aplikado de tiu ĉi rezolucio.

Farita en Aného, la 28an de decembro 2009.

[HeKo 415 4-A, 3 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0531 s s