Esperanta Civito

Flandra kazo provizore fermita

Rilate la kazon Petro Desmet', Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) informas ke en dato 12 oktobro 2009 flandra tribunalo verdiktis en unua grado pri la akuzoj kontraŭ la konata esperantisto, nun 75-jaraĝa, kiu ĉiam deklaris sin senkulpa.

La tribunalo juĝis ke "konsiderante la diversajn raportojn de la kuracisto-specialisto Dr. Deberdt, kiu ankaŭ esploris la medicinajn dosierojn de f-ino Elina B. mem, oni ne povas pridubi la fakton ke la imputito en la periodo de 1.1.1992 ĝis 1.4.1996 kulpas la fifaktojn pri kiuj oni akuzas lin".

Konsekvence s-ro Desmet' estis kondamnita je trijara karcerpuno, plus monpunoj kaj pago de la proceskostoj. La kondamno estas sub kondiĉa suspendo, dum kvin jaroj. La kondamnito tuj apelaciis kontraŭ la verdikto.

Tial ke la apelacio aŭtomate prokrastas la punon, ĝis la definitiva duagrada verdikto, kaj ĉiukaze s-ro Desmet' ne estas enprizonigita, Komitato Armand provizore fermas la dosieron.

[HeKo 422 7-C, 8 feb 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0374 s s 
  Total: 0.0511 s s