Esperanta Civito

Civita saluto al la 62a IFEK en Sofio

Estimata Prezidanto,
Aŭtoritatoj, gesinjoroj, gecivitanoj,

En la nomo de la Esperanta Civito ni alportas ĉi tiun saluton al la 62a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, inaŭgurata ĉi-matene, la 9an de majo 2010, en la gastama ĉefurbo de Bulgario.

Kiel asocio de faklaboristoj ligitaj al specifa segmento de la ekonomio, la esperantlingvaj fervojistoj dependas ne nur de siaj organizaj kapabloj kaj de la ĝenerala ekspansio de nia lingvo, sed ankaŭ de la sorto de la transportado sur reloj. La krizoj en ĉi tiu sektoro, pli kaj pli oftaj dum la lastaj jardekoj, lasis negativajn spurojn ĉie: de la dungiteco ĝis la postlabora aktiveco, kie gravitas ankaŭ via asocio.

La fervojo, kiu havas centran rolon en multaj filmoj, trovis la kinematografian atestanton de siaj lastaj krizoj en la brita reĝisoro Ken Loach. Lia ĉefverko pri la konsekvencoj de la privatigo de la britaj fervojoj, titolita "La navigantoj", prezentis al ni la socian amarecon de tuta epoko, ne tro for de la melankolie lirika novrealismo de la itala Pietro Germi en "La fervojisto". Bedaŭrinde ja multe pli for de la dua mondmilito, kun la epika rakonto "La trajno" de la usona John Frankenheimer, aŭ kun la komika kaj samtempe tragika "Strikte gardataj trajnoj" de la ĉeĥa Jiriho Menzela, aŭ kun la holokaŭsta fabelo de la franca-rumana Radu Mihaileanu, "Train de vie". Interalie, se via estraro estus pritraktinta la inviton de Kultura Centro Esperantista kongresi en Svislando, vi estus spektintaj ĉiujn menciitajn filmojn.

Per tio ni aludas al la organiza demando. En la Pakto por la Esperanta Civito oni legas: "La esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino". Ni opinias ke ankaŭ la fervojista esperanto-movado profitus je tiu saĝa konsidero. La Pakto ebligis ne antaŭvideblajn sinergiojn: inter orienta kaj okcidenta Eŭropo, inter Eŭropo kaj Afriko, inter eldonejoj kaj kulturcentroj, kaj tiel plu. La Pakto por la Esperanta Civito proponas organizan modelon de malfermiĝo, kiu povus utili ĝuste al IFEF.*

La fervojistoj de ĉiam konsistigas parton de la laboristaro kun kulturaj interesoj. Des pli nature estus, se ili daŭre rilatus al esperanto kiel kulturlingvo, proponante ankaŭ al aliaj esperantistoj, ne nur al siaj profesiaj kolegoj, sian kontribuon al la esperanto-kulturo. En tio la Esperanta Civito sendube pretas helpi vin, same kiel ĝi jam helpas, ekzemple, al Afriko, al la esperantistinoj, al la kulturcentroj.

Kun tia espero ni deziras al la Kongreso plej grandan sukceson.

sen. Ljubomir Trifonĉovski,
vickonsulo pri kulturaj aferoj kaj informado
Esperanta Civito

* IFEF partoprenis aktive en la unua Forumo por la Esperanta Civito, aŭgusto 1998. Ĝin reprezentis la prezidanto, d-ro Romano Bolognesi.

[HeKo 436 8-C, 9 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0575 s s