Esperanta Civito

Jun Liu en KCE pri ĉina literaturo

C-ino Jun Liu debutis hodiaŭ kiel esperanto-prelegisto per prezento pri la ĉina literaturo en la Esperanto-Domo de KCE, al atenta kaj kvalite altnivela publiko, kvankam ne multnombra (interalie, neniu denaska sviso ĉeestis, tiel maltrafante unikan ŝancon kleriĝi pri fora oriento).

La prezento enfokusiĝis al tri aŭtoroj, kies verkoj ekzistas ankaŭ en nia lingvo: Lusin, Laŭ Ŝe kaj Ba Jin. La unua estis esperantano, la tria eĉ esperantisto. Ili ĉiuj priskribis la ĉinan socion de la epoko antaŭ la dua mondmilito, ĝenerale celante veki la popolamasojn el ilia submetiĝemo, kvazaŭ spirita torporo.

C-ino Liu donis indikojn por unua kontakto kun la arto de tiuj tri prozistoj. Por Lusin, el la plena novelaro, ŝi rekomendis la tekston "La ĉefa historio de A-Q". Por Laŭ Ŝe, el la romano "Kamelo Ŝjangzi", la dekokan ĉapitron. Por Ba Jin, el la romano "La familio", la paĝojn de la 144a ĝis la 147a, kun sceno en la magnolia ĝardeno.

Dum la du priparolitaj prozaĵoj de Lusin kaj Laŭ Ŝe kritikis la ĉinan socion precipe pro ĝia ekonomia malegaleco, Ba Jin turnis sin al la akuzo kontraŭ la socia maljusteco, kiu per arkaika tradicio damaĝas la amon inter gejunuloj. Se la unuaj du verkis laŭ realisma stilo, Ba Jin (cetere inspirita de Julio Baghy) kliniĝis al pala romantiko, rakontante pri malhelpataj, malfeliĉaj amoj.

La Kultura Monatfino de KCE lasis spacon al precizigoj, lingvaj demandoj, historiaj analizoj. Estis ankaŭ mencio pri poeto Armand Su, kies vidvino estas samurba bona amikino de la preleginto.

Legu pli en Literatura Foiro

[HeKo 526 2-B, 24 feb 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0720 s s 
  Total: 0.0857 s s