Esperanta Civito

La Kortumo verdiktis pri sen. Dieter Rooke

La Kortumo de la Esperanta Civito (Andrés Martín kaj Bertil Nilsson, kortumanoj -- György Nanovfszky, vickortumano) liveris al la Konsulo sian verdikton, rezulte de la enketo pri sen. Dieter Rooke, akuzita pro korupto.

La enketo mem daŭris ĉirkaŭ du monatojn, kaj praktike finiĝis per la aŭdienco de 13 decembro 2013 en Andaluzio. Tial ke ne temis pri arbitracio, la enketato devas pagi neniom, en la unua grado. Nur en kazo de apelacio, sen. Rooke devus deponi kvin spesojn (450,- svisajn frankojn) pro la administraj kostoj, redonendajn se la Kortumo verdiktus favore al li.

Jen la ĉefaj dispozicioj de la verdikto:
"La denuncito dum la enketo ne negis la verecon de la akuzo en la denunco, nek klopodis klarigi ĝin en alia maniero ol faras c-anoj Bamberski kaj Nawrocki. Dum la enketo kaj aliloke sen. Rooke aludis al alia konflikto, kiu estas ekster la nuna esploro kaj tial ne influas la nunan juĝon de la Kortumo.
Konkludo:
Surbaze de la supraj la Kortumo povas veni al nenia alia konkludo ol tiu, ke la akuzo farita en la denunco estas vera."

Se ne okazos apelacia peto ene de tridek tagoj, la Konsulo entagordigos por la venonta Senata sesio la eventualan aplikon de la art. 6 de la Reglamento.

[HeKo 548 8-C, 30 dec 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0559 s s