Esperanta Civito

OIK pivota biblioteko en KIBS

Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto fariĝis la pivota biblioteko en la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo (KIBS), anstataŭ la biblioteko de la Lingva Fakultato en la universitato IULM (Milano).

Konsekvence, ĉiu prerogativo atribuita al Itala Interlingvistika Centro transiris al la fondumo Fajszi Amika Rondo, prezidata de c-ano d-ro György Nanovfszky.

La nova reĝimo eblas danke al modifo de direktivo Rogora, ĵus unuanime aprobita de la Forumo de la Esperanta Civito.

OIK posedas grandan esperanto-fakon, publike alireblan de lundo ĝis vendredo laŭ la bibliotekaj horaroj. En OIK situas ankaŭ la fama Fajszi-kolektaĵo, el kiu eblas prunti librojn por surloka legado ĝis la 16h00 de la indikitaj tagoj. Merkrede matene, kiam la biblioteko estas fermita al la publiko, la kolektaĵo estas vizitebla per antaŭanonco ĉe la retadreso de la direkcio.

[HeKo 558 1-C, 18 maj 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0739 s s 
  Total: 0.0920 s s