Esperanta Civito

La presejo ricevis la literaturhistorian verkon

Gec-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, aŭtoroj de la "Historio de la esperanta literaturo", liveris hodiaŭ al la presisto la enhavon de la verko, el kio fontos post kelkaj semajnoj preskaŭ 800-paĝa libro. La preso okazos per usona teknologio, la bindo laŭ itala tradicio, apud Milano. Laŭ takso unu ekzemplero, en formato B5, pezos 1.400 gramojn.

La verko aperas sub la aŭspicio de PEN International (Esperanto-Centro) kaj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. La estraro de la Akademio de Esperanto ĵus esprimis oficialan gratulon, per mesaĝo de prof. Christer Kiselman, ankaŭ nome de siaj kolegoj Probal Dasgupta, Brian Moon, Renato Corsetti.

Mendoj ĉe la eldonejo (lf-koop ĉe esperantio.net / LF-koop, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds) ricevas signifan rabaton sur la unuopa prezo, ĝis la fino de junio 2015: 50% rabato por almenaŭ 50 ekzempleroj; 40% rabato por almenaŭ 20 ekzempleroj; 33% eĉ por unu sola ekzemplero, se vi abonas la revuon "Literatura Foiro". Ĉiu vivanta verkisto menciita en la libro rajtas mendi kun 50% rabato unu ekzempleron, ankaŭ post tiu dato. Necesas ĉiam aldoni la sendokostojn.

[HeKo 574 5-B, 12 maj 15]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0606 s s